Romana balnea

Romana balnea

sábado, 12 de diciembre de 2015

UNUA LECIONO


LITEROJ KAJ TIES PRONONCO



La esperanta alfabeto kaj la latina alfabeto estas tre similaj. Unue oni devas diri ke estas du sistemoj por prononci la literojn:



1. La klasika prononcado. Tio estas, kiel la antikvaj romianoj prononcis ilin. Mi uzos kaj instruos ĈI TIUN sistemon.

2. La eklezia aŭ vatikana prononcado. Estas influita de la ítala lingvo. Mi ne uzos ĝin.


Post tiu klarigo, mi pluiras. Kaj tiel, estas pronocitaj same kiel en Esperanto la jenajn literojn :



 VOKALOJ :    A, E, I, O, U .



KONSONANTOJ : B ,D, F ,G, K, L, M, N, P, S, T .



Rimarko : se oni trovas "duoblaj konsonantoj"  oni devus fari ilin "duoblaj" ( do , oni devus prononci ilin dufoje ). Sed , vere, tio  ne gravas. Do, por faciligi tion, oni povas simple legi ilin kiel se ili estus nur unu  konsonanto. Tiel :



"bellum ( milito ) estus  /b e l l u m / sed ankau  /'belum/;

"annus" (jaro) estus  /a n n u s) sed ankau /'anus /



Pri la aliaj literoj oni devas noti jene :



- C : estas ĉiam prononcita kiel /k/. Do,  "caelum" ( ĉielo ) estus dirita /'kaelum/. Kaj "centum" (cent) estus /'kentum/. Kaj "circus" (cirko) estus /'kirkus/.



- H : estas ĉiam sensona. Eĉ se aperas post aliaj literoj . Do, "homo" (homo) estus dirita /'omo/. Kaj "pulcher"  (bela) estus /pulker/. Sed,escepte, la duo "ph" estas prononcita kiel /f/. Do, "pharus" (lumturo) estus /'farus/.



- J : Estas nur uzata en modernaj tekstoj. Se ĝi aperas, oni devas prononci ĝin kiel /j/. Do. "juventus" (juneco) estus /ju'ventus/.



- Q : sonas ĉiam kiel /k/. Do, "quattuor" (kvar) estus /'kuatuor/



- R : Kiam ĝi situas inter vokaloj au fine de silabo au vorto, ĝi sonas kiel en Esperanto , t.e. "milda"/r/. Se ĝi situas komence de vorto, estas prononcata kiel la hispana "forta"/rr/.



- V : ne ekzistas en la klasika lingvo. Sed estas tre uzata en  modernaj tekstoj. Se aperus, oni devas prononci ĝin kiel /u/. Sed estas ankaŭ permesite pronoci ĝin kiel /v/, t.e. kiel en Esperanto.



- X : estas ĉiam prononcita kiel /ks/. Ekzemple : "extra" (ekstere) estus /'ekstra/. Kaj "dux" (ĉefo) estus /duks/.



- Y : ĝi estas apenaŭ uzata ( nur por grekaj vortoj ) . Sed se ĝi aperus, oni devas prononci ĝin kiel la franca "u" en "lune" aŭ la germana "ü" en "dünn", "grün", ktp .



- Z : ankaŭ tre malofte uzata ( nur por grekaj vortoj ). Ĝi devas esti prononcata kiel /ds/.




Fine, oni devas diri ke la intenso de la sono situas preskaŭ ĉiam en la antaŭlasta silabo, t.e, kiel en Esperanto. Kompreneble, en Esperanto ne estas esceptoj. Kaj en la latina ja estas. Ni vidus tion en venontaj lecionoj. Por montri tion, oni metas la signon / '/ antaŭ la intensigita silabo. Do, "Mater et magistra" ( patrino kaj instruistino ) estus montrita  tiel :/'mater et ma'gistra/



Sed nun, ni legu iomete :



"Natura scientiam non dat" : / na´tura, ski'entiam non dat / ( Naturo ne donas scion.)

"Femina epistulam puellis mittit" :/ 'femina e'pistulam pu'elis 'mitit / . ( la virino sendas leteron al la knabinoj).

3 comentarios:

  1. Saluton kaj dankon por la klopodo,
    Kial estas apostrofoj antaŭ la prononcadoj, ekzemple /'belum/, /'anus/ ktp. Ĉu ili signifas ion?

    ResponderEliminar
  2. Ho jes ! mi komprenis ĝi estas la akcentita silabo aŭ vokalo :-)

    ResponderEliminar
  3. Saluton kaj dankon por la klopodo,
    Kial estas apostrofoj antaŭ la prononcadoj, ekzemple /'belum/, /'anus/ ktp. Ĉu ili signifas ion?

    ResponderEliminar