Romana balnea

Romana balnea

sábado, 19 de diciembre de 2015

SEPA LECIONO

LA ADJEKTIVOJ

Post vidi la du unuajn deklinaciojn, oni povass vidi la a-vortojn. En la latina estas du specoj de adjektivoj:

A) Tiuj kiuj estas deklinaciitaj uzante la unuan kaj la duan deklinaciojn. Ekzemple : BONUS-A-UM (bona)  aŭ MISER-A-UM  (mizera).

B) Tiuj kiuj estas deklinaciitaj uzante la trian deklinacion. Ekzemple: ACER, ACRIS, ACRE (akra, dura), FORTIS-E  (forta)  aŭ  FELIX-ICIS (feliĉa).

A) Tiuj kiuj uzas la unuan kaj la duan deklinaciojn. Tiuj adjektivoj estas nomitaj pere de tri finaĵoj. Kaj , tiu okaze, la tri finaĵoj rilatas ĉiam al nominativo. Ĉar tiel oni montras ke disponeblas tri genra deklinacio: Unu por la virgenraj substantivoj, alia por la inaj genraj substantivoj kaj la tria por neŭtraj substantivoj.

Do, se oni skribas  BONUS -A-UM, tio signifas ke se la substantivo kiun akompanas la adjektivo estas virgenra, oni devas uzi la declinacion de BONUS ( t.e. la dua deklinacio  por virgenraj vortojn ). Kaj se la substantivo kiun epitetas la adjektivo estas ina genra, oni devas uzi la unuan deklinacion (BONA; ĉar ,kiel ni jam vidis, la unua deklinacio estas kutime por "inaj vortoj" ). Fine, se la adjektivo akompanas  neŭtran substantivon oni uzos la duan deklinacion "neŭtran" (BONUM)
Mia eksplikado eble ŝajnis tre komplika, sed, fakte, tio ĉio estas tre simpla. Ni vidu ekzemplojn . Ni uzu unu o-vorton el ĉiuj genroj , kaj ni kunigu adjektivojn:

TU ES BONUS AMICUS (vi estas bona amiko)
TU ES BONA AMICA   (vi estas bona amikino)
HOC EST MAGNUM TEMPLUM (tiu estas granda templo)

Uzante aliajn kazojn :

Akuzativo:

HABEO BONUM AMICUM (mi havas bonan amikon)
HABEO BONAM AMICAM (mi havas bonan amikinon)
ROMANI MAGNA TEMPLA AEDIFICANT (la romianoj grandajn templojn konstruas)

Genitivo:

HAEC DOMUS CARORUM AMICORUM EST (tiu estas domo de karaj amikoj)
HAEC DOMUS CARARUM AMICARUM EST (tiu estas domo de karaj amikinoj)

Dativo:

TUO AMICO DONUM DAS (vi donas donacon al via amiko)
TUAE AMICAE DONUM DAS (vi donas donancon al via amikino)

Ablativo :

CUM ALTO VIRO LOQUOR  (mi parolas kun alta viro)
CUM BELLA FEMINA LOQUOR (mi parolas kun agrabla virino)
IN MAGNO TEMPLO SUMUS (ni estas en la granda templo)

b) Kvankam ni ankoraŭ ne studis la trian deklinacion, ni vidu iomete kiel uzi la a-vortojn kiuj uzas ĝin por siaj deklinacioj.

Se la adjektivo havas tri finaĵojn,  ĉio funkcias same. Do, en  ACER, ACRA, ACRE  (akra , dura) disponeblas la tri genroj. Tiel:

ACER INIMICUS (dura malamiko), ACRA TRISTITIA (dura tristeco), ACRE PROELIUM (akra batalo)

Sed kelkfoje la adjektivoj de la tria deklinacio havas nur du aŭ eĉ unu finaĵojn.

Se ĝi havas du finaĵojn , tio signifas ke la unua el ili uzeblas por la virgenraj kaj la inaj genraj substantivoj kaj la dua finaĵo uzeblas por la neŭtraj substantivoj. Tiel:

FORTIS VIRO (forta viro), FORTIS FEMINA (forta virino), FORTE OPPIDUM (forta urbo , kastelo)

Fine, se la a-vorto estas nomita kiel FELIX-ICIS  (feliĉa) tio signifia ke FELICIS rilatas al la genitivo. Do, oni uzos FELIX por la tria genroj : FELIX VIR (feliĉa viro) FELIX VIRINO (feliĉa virino), FELIX OPPIDUM (feliĉa urbo aŭ kastelo).

Do, FELICIS estus la genitivo, kompreneble ankaŭ por la tri genroj. Tiel: DOMUS FELICIS VIRO (domo de la feliĉa viro), DOMUS FELICIS  FEMINAE (domo de la feliĉa virino) ; HOMINES FELICIS OPPIDI (homoj de la feliĉa urbo aŭ kastelo).

Kaj tiu estis la kompleta eksplikado de la adjektivoj en la latina lingvo. Kompreneble, estas kelkaj esceptoj, kiuj ni ne vidos. Nur la praktikado povas solvi la esceptojn. En Esperanto, kiel vi ĉiuj scias, ne estas esceptoj... ĉar ESPERANTO FELIX ET FACILIS LINGUA  EST (Esperanto estas feliĉa kaj facila lingvo).


 

No hay comentarios:

Publicar un comentario