Romana balnea

Romana balnea

jueves, 24 de diciembre de 2015

NAŬA LECIONO

PREPOZICIOJ KAJ LIGVORTOJ

Hodiaŭ ni vidos kelkajn prepoziciojn kaj kelkajn konjunkciojn. Ni povos rimarki ke Zamenhof prenis multajn el tiuj vortoj  el la latina por krei sian internacian lingvon.

1.- PREPOZICIOJ

En la latina , la prepozicioj povas esti ligitaj al vortoj sed nun por tiuj kiuj uzas la kazojn akuzativon aŭ ablativon. Do, oni devas diferencigi :

a) Prepozicioj de akuzativo . Jen la plej gravaj:

- AD        : al,direkte al, apud.
- ADVERSUS : kontraŭ
- ANTE        : antaŭ
- APUD        : apud
- CIRCUM   : ĉirkaŭ
- CONTRA   : kontraŭ
- EXTRA      : ekster
- INTER      : inter
- PER         : tra
- POST      : post
- PROPTER : pro
- SUPRA    : super
- TRANS    : trans
- ULTRA    : trans
- VERSUS   : al

Mi dezirus rimarki ke estas eraro en la moderna traduko de la prepozicio "VERSUS" , ĉar  ĝi estas uzata en la angla (kaj en aliaj lingvoj), sed kun erara traduko, ĉar  en la latina "VERSUS" ne signifas "kontraŭ" sed  "al", montrante direkton kien oni iras.

Do, "VOLO VERSUS ROMAM IRE" signifas "volo iri al Romio",  kaj ne "kontraŭ Romio". Se oni deziras diri tion, oni dirus "VOLO KONTRA ROMAM IRE " aŭ "VOLO ADVERSUS ROMAM IRE".

b) Prepozicioj de ablativo. Jen la plej gravaj :

- A, AB    : de, ekde
- CUM      : kun
- E, EX     : de, ekde
- PRO       : por, anstataŭ
- SINE      : sen


c) Prepozicioj de akuzativo kaj de ablativo.( t.e. ili povas esti uzataj kun ambaŭ kazoj):

- IN     : kun akuzativo signifas "al" , montrante "direkton al".
             kun ablativo signifas "en", montrante "senmova situo".
- SUB   : sub
- SUPER : sur, super

2.- LIGVORTOJ.

- ET, ATQUE, -QUE : kaj.
      Rimarko : -QUE  estas uzata fine de vorto . Tiel , aperas en la fama frazo :SENATUS POPULUSQUE ROMANUS (S.P.Q.R) t.e. "la romia senato kaj popolo".

- AUT   : aŭ
- IGITUR, ERGO, ITAQUE : do
- NAM    : ĉar
- QUIA, QUONIAM  : ĉar
- SI    : se
- QUAMQUAM : kvankam
- SED   : sed
- TAMEN  : tamen

3. CUM  kaj UT .

Tiuj du vortoj meritas esti studiitaj aparte. Ĉar ili povas esti aŭ adverboj, aŭ prepozicioj, aŭ konjungcioj, ktp. Kaj la traduko multefoje ne estas facila. Mi montros kelkajn ekzemplojn kun ambaŭ vortoj por ekspliki kelkajn el siaj multaj eblaj signifoj.

-CUM :

- CUM AMICO SUM  : mi estas kun amiko
- MECUM VENI : venu kun mi . Tiuokaze, "CUM"  aperas fine de la vorto. Tiel okazas kun la aliaj pronomojn : TECUM , SECUM, NOBISCUM aŭ VOBISCUM. Tiel en la fama kristana religia frazo "DOMINUS VOBISCUM" ,"estu la Sinjoro (Jesuo) kun vi".

- CUM SCRIBEBAM, PUTABAM : kiam mi skribis, mi pensis.
- CUM HOC ITA SIT, PERGE : kvankam tio estas tiel, daŭrigu.
- CUM PRIMUM VENIAS, FAC HOC: tuj kiam vi venos,  faru tion.

- UT

- CANEM ET FELEM UT DEOS COLUNT : ili adoras katon kaj hundon kiel dioj.
- VOLO UT VENIAS : mi volas ke vi venu.
- IN AFRICAM EUM MISERUNT, UT PACEM OBTINERET : ili sendis lin al Afriko por ke li atingus pacon.
- UT MIHI PLACET : kiel mi ŝatas, kiel plaĉas al mi .


domingo, 20 de diciembre de 2015

OKA LECIONO

LA ADVERBOJ

En la latina lingvo ekzistas du specoj de adverboj :

A) Tiuj kiuj devenas el adjektivoj (kiuj pli malpli korespondas al la esperantaj e-vortoj kiuj finiĝas je -e)

B) Tiuj vortojn kiuj montras ideojn de tempo, loko, maniero, ktp.

 Rimarkindaĵo: En la latina, la adverboj ne deklinacias.

A) Ni vidu la e-vortojn kiuj devenas el adjektivoj. Ni prenu la adjektivojn kaj ni formigas la adverbojn, ŝangante la finaĵojn. Bedaŭrinde, male al Esperanto, en la latina estas esceptoj kaj  neregulaj manieroj de kreado.

Ni vidu kelkajn ekzemplojn de formigo.

ADJEKTIVOJ:                                       ADVERBOJ

DOCTUS-A-UM (saĝa, klera )                    DOCTE
BONUS-A-UM   (bona)                               BENE
MULTUS-A-UM (multa)                             MULTE
MALUS-A-UM ( malbona)                         MALE
CERTUS-A-UM (certa)                               CERTE
FORTIS-E (forta,kuraĝa)                             FORTITER
ACER, ACRIS, ACRE ( akra, dura, kruela ) ACRITER
FACILIS-E (facila)                                       FACILE


B) Nun ni vidu kelkajn ekzemplojn de la aliaj adverboj. Tiuj estas, eble, la plej uzataj:

HIC :   ĉi tie
NUNC:   nun
TUNC :  tiam
ANTEA : antaŭ
POSTEA : poste
DEINDE: poste
IAM  :  jam
HODIE : hodiaŭ
HERI : hieraŭ
CRAS : morgaŭ
ITA : tiel
ETIAM : ankaŭ
NON : ne
NUNQUAM : neniam


Kiel oni diras "jes" kaj "ne" en la latina ?

Bone, la respondo al tiu demando ne estas facila. Ĉar estas kelkaj eblecoj :

- "Jes": en la latina ne estas vorto kiu signifas la esperanta "jes". Oni uzas kelkajn manierojn  por diri tion :
 - VENIS?; VENIO  =  Ĉu vi venas?; Mi venas ( = jes )
 - ES FELIX HOMO? ; SUM =  Ĉu vi estas feliĉa homo ?; Mi estas.


  En postaj tempoj de la imperio kaj tra la Mezepoko, oni ankaŭ uzis SIC ( tiel ). El tiu vorto devenas la hispana "sí".


- "Ne". En la latina estas kelkaj vortoj por esprimi la neon au negación:

  - NON: HIC PUER BONUS NON EST  : Tiu infano ne estas bona
              VIDIS ? ; NON VIDEO :  Ĉu vi vidas?; mi ne vidas

   -HAUD : uzita antaŭ adjektivoj, adverboj kaj verboj .

            HAUD MULTUM:  ne multe 
            HAUD PROCUL: ne malproksime 
            HAUD SCIO: mi ne scias

    - NE: en kelkaj tempoj de verboj, kiel en la imperativo.

            NE VENIAS:  ne venu.


Nun ni vidu kelkajn frazojn :


-VERAM AMICITIAM IN ADVERSA FORTUNA VIDEMUS: ni vidas veran amikecon en malfavora fortuno.
- AUDACES FORTUNA IUVAT: la fortuno helpas la aŭdacajn homojn
- SI VIS PACEM PARA BELLUM: se vi volas pacon, pretigu militon.  Mi ne konsentas kun tiu klasika frazo. Laŭ mia opinio mi preferas diri:
-  SI VIS PACEM NE PARES BELLUM ; PARA PACEM: se vi volas pacon ne pretigu militon; pretigu pacon


 - PAX VOBIS, AMICI: pacon al vi, amikoj.
 - PAX SIT VOBIS: estu paco kun vi.


  











sábado, 19 de diciembre de 2015

SEPA LECIONO

LA ADJEKTIVOJ

Post vidi la du unuajn deklinaciojn, oni povass vidi la a-vortojn. En la latina estas du specoj de adjektivoj:

A) Tiuj kiuj estas deklinaciitaj uzante la unuan kaj la duan deklinaciojn. Ekzemple : BONUS-A-UM (bona)  aŭ MISER-A-UM  (mizera).

B) Tiuj kiuj estas deklinaciitaj uzante la trian deklinacion. Ekzemple: ACER, ACRIS, ACRE (akra, dura), FORTIS-E  (forta)  aŭ  FELIX-ICIS (feliĉa).

A) Tiuj kiuj uzas la unuan kaj la duan deklinaciojn. Tiuj adjektivoj estas nomitaj pere de tri finaĵoj. Kaj , tiu okaze, la tri finaĵoj rilatas ĉiam al nominativo. Ĉar tiel oni montras ke disponeblas tri genra deklinacio: Unu por la virgenraj substantivoj, alia por la inaj genraj substantivoj kaj la tria por neŭtraj substantivoj.

Do, se oni skribas  BONUS -A-UM, tio signifas ke se la substantivo kiun akompanas la adjektivo estas virgenra, oni devas uzi la declinacion de BONUS ( t.e. la dua deklinacio  por virgenraj vortojn ). Kaj se la substantivo kiun epitetas la adjektivo estas ina genra, oni devas uzi la unuan deklinacion (BONA; ĉar ,kiel ni jam vidis, la unua deklinacio estas kutime por "inaj vortoj" ). Fine, se la adjektivo akompanas  neŭtran substantivon oni uzos la duan deklinacion "neŭtran" (BONUM)
Mia eksplikado eble ŝajnis tre komplika, sed, fakte, tio ĉio estas tre simpla. Ni vidu ekzemplojn . Ni uzu unu o-vorton el ĉiuj genroj , kaj ni kunigu adjektivojn:

TU ES BONUS AMICUS (vi estas bona amiko)
TU ES BONA AMICA   (vi estas bona amikino)
HOC EST MAGNUM TEMPLUM (tiu estas granda templo)

Uzante aliajn kazojn :

Akuzativo:

HABEO BONUM AMICUM (mi havas bonan amikon)
HABEO BONAM AMICAM (mi havas bonan amikinon)
ROMANI MAGNA TEMPLA AEDIFICANT (la romianoj grandajn templojn konstruas)

Genitivo:

HAEC DOMUS CARORUM AMICORUM EST (tiu estas domo de karaj amikoj)
HAEC DOMUS CARARUM AMICARUM EST (tiu estas domo de karaj amikinoj)

Dativo:

TUO AMICO DONUM DAS (vi donas donacon al via amiko)
TUAE AMICAE DONUM DAS (vi donas donancon al via amikino)

Ablativo :

CUM ALTO VIRO LOQUOR  (mi parolas kun alta viro)
CUM BELLA FEMINA LOQUOR (mi parolas kun agrabla virino)
IN MAGNO TEMPLO SUMUS (ni estas en la granda templo)

b) Kvankam ni ankoraŭ ne studis la trian deklinacion, ni vidu iomete kiel uzi la a-vortojn kiuj uzas ĝin por siaj deklinacioj.

Se la adjektivo havas tri finaĵojn,  ĉio funkcias same. Do, en  ACER, ACRA, ACRE  (akra , dura) disponeblas la tri genroj. Tiel:

ACER INIMICUS (dura malamiko), ACRA TRISTITIA (dura tristeco), ACRE PROELIUM (akra batalo)

Sed kelkfoje la adjektivoj de la tria deklinacio havas nur du aŭ eĉ unu finaĵojn.

Se ĝi havas du finaĵojn , tio signifas ke la unua el ili uzeblas por la virgenraj kaj la inaj genraj substantivoj kaj la dua finaĵo uzeblas por la neŭtraj substantivoj. Tiel:

FORTIS VIRO (forta viro), FORTIS FEMINA (forta virino), FORTE OPPIDUM (forta urbo , kastelo)

Fine, se la a-vorto estas nomita kiel FELIX-ICIS  (feliĉa) tio signifia ke FELICIS rilatas al la genitivo. Do, oni uzos FELIX por la tria genroj : FELIX VIR (feliĉa viro) FELIX VIRINO (feliĉa virino), FELIX OPPIDUM (feliĉa urbo aŭ kastelo).

Do, FELICIS estus la genitivo, kompreneble ankaŭ por la tri genroj. Tiel: DOMUS FELICIS VIRO (domo de la feliĉa viro), DOMUS FELICIS  FEMINAE (domo de la feliĉa virino) ; HOMINES FELICIS OPPIDI (homoj de la feliĉa urbo aŭ kastelo).

Kaj tiu estis la kompleta eksplikado de la adjektivoj en la latina lingvo. Kompreneble, estas kelkaj esceptoj, kiuj ni ne vidos. Nur la praktikado povas solvi la esceptojn. En Esperanto, kiel vi ĉiuj scias, ne estas esceptoj... ĉar ESPERANTO FELIX ET FACILIS LINGUA  EST (Esperanto estas feliĉa kaj facila lingvo).


 

lunes, 14 de diciembre de 2015

SESA LECIONO


LA DUA DEKLINACIO
  La latina dua deklinacio enhavas virgenrajn vortojn kaj ankaŭ neŭtrajn vortojn. La deklinacio diferencas iomete en unu kaj alia okazo.
Eĉ en la virgenraj okazoj eblas diverse. Ni vidu.  Mi elektis du vortojn :  AMICUS-I (amiko) kaj PUER-ERI (infano).
Kazoj           singularo            pluralo                          singularo           pluralo

Nominativo  AMICUS            AMICI                               PUER                PUERI
Vokativo      AMICE               AMICI                               PUER                PUERI
Akuzativo    AMICUM           AMICOS                          PUERUM           PUEROS
Genitivo       AMICI                AMICORUM                    PUERI               PUERORUM
Dativo          AMICO              AMICIS                            PUERO              PUERIS
Ablativo       AMICO              AMICIS                            PUERO              PUERIS

Do, la diferenco aperas en la nominatva kaj vokativa kazoj.

La deklinacio de neŭtraj vortoj enhavas ankaŭ kelkajn diferencojn. Tio okazas en la dua deklinacio sed ankaŭ en la tria kaj en la kvara, (ĉar ankaŭ en la tria kaj en la kvara estas neŭtraj vortoj). En ĉiuj tiuj neŭtraj vortoj videblas la samajn karakterizaĵojn :
1.nominativo, vokativo kaj akuzativo samas kaj singulare kaj plurale.
2.Krome, la pluralaj finaĵoj en tiuj tri kazoj estas ĉiam -A.
Ni vidu. Mi elektis la vorton DONUM-I (donaco) por montri la deklinacion de tiujn neŭtrajn vortojn.

Kazoj                   singularo                   pluralo

Nom/vok/akuz.      DONUM                   DONA
Genitivo                 DONI                        DONORUM
Dativo                    DONO                       DONIS
Ablativo                 DONO                       DONIS
Jen kelkaj vortoj kiuj apartenas al la dua deklinacio,  (kiu estas kune kun la tria , la plej grava). Kiel vi devas jam scii, se la vorto estas virgenra oni formulas ĝin malsame al la neŭtraj vortoj. Ni vidu unue kelkajn virgenrajn vortojn kaj ankaŭ kelkajn de siajn respektivajn inajn genrajn vortojn:
- DOMINUS-I : sinjoro, mastro         -  DOMINA-AE : sinjorino, mastrino
- SERVUS-I  : sklavo, servanto          -  SERVA-AE  : sklavino, servantino
- FILIUS-II : filo                                 -  FILIA-AE  : filino
- DEUS-I : dio                                     -  DEA-AE   :   diino 
                          
- POPULUS-I : popolo
- ANNUS-I : jaro
- AGER, AGRI : kamparo
Kaj jen nun kelkaj neŭtraj vortoj:
- BELLUM-I : milito
- TEMPLUM-I : templo
- OPPIDUM-I : urbo (ankaŭ ekzistas la vorto URBS-IS por diri urbon)
Kaj nun jen kelkaj frazoj :
- FILIUS DOMINI HIC HABITAT  : la filo de la mastro loĝas ĉi tie
- TEMPLA ROMANORUM MAGNA SUNT : la temploj de la romianoj ests grandaj.
- DOMINA AMICA SERVARUM  EST; SED DOMINUS AMICUS SERVORUM NON EST : la mastrino estas amikino de la sklavinoj, sed la mastro ne estas amiko de la sklavoj.
Rimarkindaĵo : En la latina frazo, la ordo de la vortoj estas , kiel en Esperanto, tre "libera".  Tamen kutime la verboj aperas fine de la frazo. 



domingo, 13 de diciembre de 2015

KVINA LECIONO
LA VERBAJ KONJUGACIOJ
 En la kvara leciono ni vidis ke la substantivoj kaj la adjektivoj estas "deklinaciitaj". Nun ni vidos ke la verboj devas esti "konjugaciitaj". En Esperanto oni povas lerni konjugacii ĉiujn verbojn en apenaŭ 2 minutoj. En la latina oni neniam lernos regi la tutan konjugacion de la verboj. Sed mi eksplikos al vi almenaŭ iom pri la latinaj verboj.
Principe, estas 4 diversaj sistemoj por konjugacii la latinajn verbojn . Ĉiu verbo apartenas al unu el tiuj 4 "sistemoj".
Sed  oni devas diri ke, krome, estas la "neregulaj verboj" kiuj, fakte , estas konjugaciitaj propramaniere. Ekzemple, ni jam vidis la verbo "SUM"( esti) kiu apartenas al neniu el la 4 regulajn konjugaciojn.
Ni vidu tiun bildon, kiu montras iomete tion kion mi ĵus eksplikis.
Nu, ni vidu hodiaŭ la unua konjugacion. En la bildo aperas kiel ekzemplo la verbo "NARRO" (rakonti). Tiel kiel mi diris ke la substantivoj kaj la adjektivoj devas ĉiam esti nomita uzante la nominativan kaj la genitivan finaĵojn, ankaŭ en la verboj estas necesa formo por nomi ilin .
 Tiel, la verbo "NARRO" povas esti nomita dumaniere:
1. Dirante "NARRO", t.e. uzante la unuan personon de la singularo de la as-tempo. Tio estas, oni ne diras la verbo "NARRARE" ( rakonti) sed la verbo "NARRO" ( mi rakontas ). Bone, tio estas ĝusta kaj sufiĉas. Sed oni povas ankaŭ diri tiel :

2. Dirante "NARRO-AS-ARE-AVI-ATUM", kiu estas mallongigo anstataŭ la jeno : NARRO, NARRAS, NARRARE, NARRAVI, NARRATUM.
Ni vidu ĉiu el tiuj vortoj:
- NARRO : mi rakontas
- NARRAS : vi rakontas
- NARRARE: rakonti ( = infinitivo)
- NARRAVI : mi rakontis (t.e. is-tempo )
- NARRATUM: +- rakontita (kvamkam  tio dependas.En la latina oni nomas tiun vorton kiel "SUPINUM". Ni vidos tion estonte).
Post tiu ekspliko, ni vidu kiel konjugacii la as-tempon de unu verbo de la unua konjugacio.
Ekzemple, la verbo "AMO" (ami), kiu , kiel mi diris , povas esti ankaŭ nomita tiel :
AMO, AMAS , AMARE, AMAVI, AMATUM  aŭ mallongige, AMO-AS-ARE-AVI-ATUM:
AMO    =  mi amas
AMAS   = vi amas
AMAT   = li, ŝi, ĝi amas
AMAMUS = ni amas
AMATIS = vi amas ( plurale)
AMANT  = ili amas
Kaj jen la is-tempo uzata por "nefinita agado"
AMABAM  = mi amis
AMABAS  = vi amis
AMABAT  = li, ŝi, ĝi amis
AMABAMUS= ni amis
AMABATIS= vi amis ( plurale)
AMABANT = ili amis
Se la agado jam finis, tiam oni uzas alian formon de is-tempo. Tiam oni utiligas la kvaran vorton el la formulo de la verbo .Tial jenas tiel:
AMAVI    = mi amis aŭ mi estas aminta. Eĉ ankaŭ mi estis aminta
AMAVISTI = vi amis aŭ vi estas aminta. Eĉ ankaŭ...(same)
AMAVIT   = li amis aŭ.........(same)
AMAVIMUS = ni amis aŭ..........
AMAVISTIS= vi amis aŭ..........
AMAVERUNT= ili amis aŭ.......
Bone, kaj nun jen kelkaj frazoj : Mi certas ke vi preskaŭ scipovas traduki ilin .Ĝis la venonta.
- HOMO AMAS VITAM = la homo amas la vivon
- VIR AMABAS REGINAM = la viro amis la reĝinon
- PUELLA NARRAS FABULAM = la knabino rakontas fablon
- FEMINA AMAVIT FILIAS SUAS = la virino amis (estas aminta) siajn filinojn

KVARA LECIONO


LA UNUA DEKLINACIO

Hodiaŭ ni vidos kio estas la deklinacio kaj por kio ĝi utilas. La germana, la rusa, la pola kaj aliaj modernaj lingvoj ankoraŭ uzas la deklinacion. Sed la angla , la franca aŭ la hispana ne ( escepte de la pronomojn).
Pere de la deklinacio la vortoj montras kiu estas la rolo aŭ la tasko kiu tiu vorto havas en la frazo : ĉu subjekto, ĉu rekta objekto, ĉu adjekto, ktp.

En Esperanto ankaŭ estas deklinacio. Sed tre simpla . Nur du "kazoj" : nominativo kaj akuzativo. La aliaj funkcioj estas montritaj pere de prepozicioj. La latina ankaŭ utiligas prepoziciojn. Sed la deklinacio estas la unua ilo  de sia - malfacila- gramatiko.
Ĉiu latina substantivo aŭ adjektivo apartenas al unu el la kvin deklinacioj. Ni komencos studante la unuan deklinacion.
La unua deklinacio enhavas precipe inan genrajn vortojn :  filia (filino); regina (regino), rosa (rozo), dea (diino), ktp.  Ankaŭ ĝi enhavas vortojn kiuj, fakte, ne havas genron, sed kiuj estas konsideritaj de la latina lingvo kiel "inaj".  Ekzemple: fenestra (fenestro), porta (pordo), tabula (tabulo), ktp.

Sed tiu unua deklinacio ankaŭ inkuzivas kelkajn substantivojn kiuj vere montras virgenrajn ideojn: pirata (pirato), agricola (kamparano), poeta, (poeto), ktp.  Malfacile, ĉu ne?  Tamen, la precipa ideo estas ke, principe, tiu unua deklinacio enhavas "inajn genrajn" vortojn (o- vortoj kaj a-vortoj).

Ni vidu ekzemplon. Tradicie preskaŭ ĉiuj metodoj uzas la vorton "rosa" (rozo) kiel ekzemplo . Ni faros same. Do, ni havus tiel :

Kazoj            Singulare     Plurale

Nominativo : ROSA        ROSAE           
Vokativo   :  ROSA         ROSAE            La radiko estas "ROS" -  La finaĵoj  ŝanĝas laŭ la kazo
Akuzativo  : ROSAM      ROSAS
Genitivo   :   ROSAE      ROSARUM                          ROS - A
Dativo     :    ROSAE       ROSIS                                  ROS - AM
Ablativo   :   ROSA         ROSIS                                  ROS - AE
                                                                                          ktp

Rimarkindaĵo : Ĉiuj vortoj (substantivoj kaj adjektivoj) devas ĉiam esti nomitaj uzante la nominativan formon  kaj la finaĵon de la genitivo. Tiamaniere ili aperas en ĉiuj libroj aŭ vortaroj. Do, oni devas diri ĉiam : ROSA-AE,  FENESTRA-AE, FILIA-AE, AMICA-AE, ktp. Tiel oni montras ke tiuj vortoj apartenas al la unua deklinacio.

En Esperanto estas 2 kazoj; en la Germana estas 4 kazoj. En la latina estas 6 kazoj. Ni vidu por kio ili utilas.

Nominativo: Aperigas la subjekton :    FILIA BONA EST    =  La filino estas bona
                                                               FILIAE BONAE SUNT =  La filinoj estas bonaj
Vokativo : estas uzata por "voki" iun : FILIA !, VENI HIC !  =     filino!, venu ĉi tie!

Akuzativo: montras la rektan objekton. ( kaj, kiel en Esperanto, ni vidu ke ĝi ankaŭ montras la "movon al direkto".
                                                              VIDEO FENESTRAM = Mi vidas la fenestron
                                                              IN ITALIAM VOLO IRE = Mi volas iri al Italio

Genitivo :indikas posedon:        HAEC PUELLA AMICA REGINAE EST  = Tiu ĉi  knabino estas amikino de la reĝino

Dativo : indikas la "nerektan objeton":  POETA ROSAS PUELLIS  DAT = La poeto donas rozojn al la  knabinoj.

Ablativo: indikas la adjektojn (pri deveno, loko, situo, maniero, akompano, ktp)
.
                                                  CUM PUELLIS LOQUOR = Mi parolas kun la knabinoj
                                                  MEA AMICA A ROMA VENIT = Mia amikino venas el Romio
                                                  URBS CAPTA A PIRATIS =  urbo konkerita fare de piratoj.
Fine, ni vidu kelkajn frazojn por praktikadi (kun prononco). Provu trovi la kazojn de la vortoj
( Krome, kiel vi povas vidi,  en la latina NE EKZISTAS ARTIKOLOJ ).
HISTORIA MAGISTRA VITAE EST /is'toria ma'gistra 'vitae est/ = La historio estas instruistino de la vivo.
AGRICOLAE PATRIAM AMANT / a'grikolae 'patriam 'amant/ = La kamparanoj sian hejmlandon amas
STELLAE VIAM NAUTIS MONSTRANT / s'telae 'viam 'nautis 'monstrant/ = La steloj montras la vojon al la maristoj
PUELLAE IN VILLA SUNT / 'puelae in 'vila sunt/ = La knabinoj estas en la vilao.
FEMINA EPISTULAM PUELLIS MITTIT /'fémina e'pistulam 'puelis 'mitit/ = La virino sendas  leteron al la knabinoj.

Resumante,  jen kelkaj el la vortoj de la unua deklinacio kiuj ni lernis hodiaŭ, ĝuste prezentitaj :

FILIA-AE = filino
HISTORIA-AE = historio
REGINA-AE = reĝino
PUELLA-AE = knabino
POETA-AE = poeto
AGRICOLA-AE = kamparano
FENESTRA-AE = fenestro
EPISTULA-AE = letero
NAUTA-AE = maristo

Memoru ke dirante "FILIA-AE" oni montras ke tiu vorto apartenas al la unua deklinacio, ĉar la finaĵo "AE" de la genitiva  kazo (singulare) nur povas aparteni al la unua deklinacio. Ĉiu el la kvin deklinacioj havas sian propran finaĵon.


sábado, 12 de diciembre de 2015

TRIA LECIONO

LA VERBO "SUM" KAJ ALIAJ AFEROJ

Kutime la verboj estas nomitaj uzante la infinitivo ( "Ser" en la hispana, "To be" en la angla, "sein" en la germana, ktp). Sed en la latina oni nomas la verbojn uzante la unuan personon de la singularo de la as-tempo. Do, la verbo "esti" estas nomita en la latina kiel la verbo "sum". Ni vidu tiun gravan verbon.

Ego SUM = Mi estas
Tu ES  = Vi estas
Ille EST = Li estas
Nos SUMUS = Ni estas
Vos ESTIS = Vi estas ( plurale )
Illi SUNT = Ili estas

Kutime oni ne uzas la pronomojn. Ĉar la finaĵoj montras klare kiu estas la subjekto.
Krome, oni povas diri "li", "ŝi", "ĝi" aŭ "ili" diversamaniere krome "ille"( singulare )  kaj "illi"(plurale). Ni vidos tion. Sed nuntempe ni uzos nur tiuj du vortoj.

Ni vidu kelkajn frazojn : ( la ordo de la vortoj en la frazo estas ŝanglebla. Tamen , kutime la verbo situas fine de la frazo ).

(Ego) SUM NAUTA = Mi estas maristo.
(Tu)  ES AMICUS MEUS = Vi estas mia amiko.
(Ille)HOMO DOCTUS EST = Li estas klera homo.
(Nos) BONAE AGRICOLAE SUMUS = Ni estas bonaj kamparanoj.
(Vos) POETAE ESTIS = Vi estas poetoj.
(Illi)LAETI SUNT = Ili kontentaj estas.

Ni nun vidu frazoj uzante aliajn subjektojn :

PUELLAE PULCHRAE SUNT / 'puelae 'pulkrae sunt/ = La knabinoj estas belaj
MAGNA PARS TERRAE AQUA EST = granda parto de la Tero estas akvo
INSULA PARVA EST =  La insulo estas malgranda

Kaj nun ni vidu kelkaj kutimanj frazojn en la latina ( ne uzante la verbo "sum")

- AVE, AMICE, QUOMODO VALES? /'ave a'mike 'kuomodo 'vales/= Salutom amiko, kiel vi fartas?
- EGO VALEO. GRATIAS TIBI AGO. ET TU? = Mi fartas bone, dankon ( al vi). Kaj vi?
- NOMEN EST MIHI ANTONIUS = Mia nomo estas Antonio
- QUOD NOMEN EST TIBI? = Kiu estas via nomo?
- VALE ( aŭ VALETE se plurale)= Gis, adiaŭ  ( VALE , vere signifas "fartu bone",sed estas uzata ankaŭ por adiaŭi kaj por aliaj celoj).

-BENE, HODIE HOC SATIS EST = Bone hodiaŭe tio sufiĉas.