SESA LECIONO
LA DUA DEKLINACIO
La latina dua deklinacio enhavas virgenrajn vortojn kaj ankaŭ neŭtrajn vortojn. La deklinacio diferencas iomete en unu kaj alia okazo.
Eĉ en la virgenraj okazoj eblas diverse. Ni vidu. Mi elektis du vortojn : AMICUS-I (amiko) kaj PUER-ERI (infano).
Kazoj singularo pluralo singularo pluralo
Nominativo AMICUS AMICI PUER PUERI
Vokativo AMICE AMICI PUER PUERI
Akuzativo AMICUM AMICOS PUERUM PUEROS
Genitivo AMICI AMICORUM PUERI PUERORUM
Dativo AMICO AMICIS PUERO PUERIS
Ablativo AMICO AMICIS PUERO PUERIS
Do, la diferenco aperas en la nominatva kaj vokativa kazoj.
La deklinacio de neŭtraj vortoj enhavas ankaŭ kelkajn diferencojn. Tio okazas en la dua deklinacio sed ankaŭ en la tria kaj en la kvara, (ĉar ankaŭ en la tria kaj en la kvara estas neŭtraj vortoj). En ĉiuj tiuj neŭtraj vortoj videblas la samajn karakterizaĵojn :
1.nominativo, vokativo kaj akuzativo samas kaj singulare kaj plurale.
2.Krome, la pluralaj finaĵoj en tiuj tri kazoj estas ĉiam -A.
Ni vidu. Mi elektis la vorton DONUM-I (donaco) por montri la deklinacion de tiujn neŭtrajn vortojn.
Kazoj singularo pluralo
Nom/vok/akuz. DONUM DONA
Genitivo DONI DONORUM
Dativo DONO DONIS
Ablativo DONO DONIS
Jen kelkaj vortoj kiuj apartenas al la dua deklinacio, (kiu estas kune kun la tria , la plej grava). Kiel vi devas jam scii, se la vorto estas virgenra oni formulas ĝin malsame al la neŭtraj vortoj. Ni vidu unue kelkajn virgenrajn vortojn kaj ankaŭ kelkajn de siajn respektivajn inajn genrajn vortojn:
- DOMINUS-I : sinjoro, mastro - DOMINA-AE : sinjorino, mastrino
- SERVUS-I : sklavo, servanto - SERVA-AE : sklavino, servantino
- FILIUS-II : filo - FILIA-AE : filino
- DEUS-I : dio - DEA-AE : diino
- SERVUS-I : sklavo, servanto - SERVA-AE : sklavino, servantino
- FILIUS-II : filo - FILIA-AE : filino
- DEUS-I : dio - DEA-AE : diino
- POPULUS-I : popolo
- ANNUS-I : jaro
- AGER, AGRI : kamparo
- ANNUS-I : jaro
- AGER, AGRI : kamparo
Kaj jen nun kelkaj neŭtraj vortoj:
- BELLUM-I : milito
- TEMPLUM-I : templo
- OPPIDUM-I : urbo (ankaŭ ekzistas la vorto URBS-IS por diri urbon)
- TEMPLUM-I : templo
- OPPIDUM-I : urbo (ankaŭ ekzistas la vorto URBS-IS por diri urbon)
Kaj nun jen kelkaj frazoj :
- FILIUS DOMINI HIC HABITAT : la filo de la mastro loĝas ĉi tie
- TEMPLA ROMANORUM MAGNA SUNT : la temploj de la romianoj ests grandaj.
- DOMINA AMICA SERVARUM EST; SED DOMINUS AMICUS SERVORUM NON EST : la mastrino estas amikino de la sklavinoj, sed la mastro ne estas amiko de la sklavoj.
- TEMPLA ROMANORUM MAGNA SUNT : la temploj de la romianoj ests grandaj.
- DOMINA AMICA SERVARUM EST; SED DOMINUS AMICUS SERVORUM NON EST : la mastrino estas amikino de la sklavinoj, sed la mastro ne estas amiko de la sklavoj.
Rimarkindaĵo : En la latina frazo, la ordo de la vortoj estas , kiel en Esperanto, tre "libera". Tamen kutime la verboj aperas fine de la frazo.
No hay comentarios:
Publicar un comentario