DUA LECIONO
SILABOJ , DIFTONGOJ KAJ ALIAJ DETALETOJ POR PLI BONE LEGI
Principe, ĉiu vokalo faras silabon. Sed, oni devas aldoni kelkajn detalojn:
1. Estas kelkaj diftongoj : "ae","au", "oe". Diftongo okazas kiam du vokaloj kiu situas kune funkcias kiel se ili estus nur unu vokalo. Sed, atentu : la du vokaloj devas esti prononcitaj.
Tiel : "Caesar" (cezaro) havus du silabojn : Cae - sar /'kaesar/ ( kaj ne: ca - e - sar )
"audax " ( aŭdaca) havus du silabojn : au - dax /'audaks/
"poena" (puno) havus du silabojn : poe - na /'poena/
"paeninsula" (duoninsulo) havus kvar silabojn : paen - in- su- la /paen'insula/
2. Kelkfoje la vokaloj povas esti "mallongaj" aŭ "malfortaj". Ni ne studos kiam tio okazas, ĉar tio estas tre komplika kaj vere ne gravas. Sed almenaŭ ni devas scii ke kiam du vokaloj aperas kune , la unua el ili fariĝas "mallonga" aŭ "malforta". Nu, kiam tio okazas, oni havas la saman sekvon kiel ni vidis kun la diftongoj : estas nur unu silabo, kvamkam ambaŭ vokaloj devas esti prononcitaj. Ni vidu :
"puella" ( knabino) havus du silabojn : puel - la /'puela/ (kaj ne : pu - el - la )
"Hispania" ( Hispanio) havus tri silabojn : his - pa - nia /his'pania/ ( kaj ne : his -pa -ni - a)
Bone, nun ni povas legi preskaŭ ĉion en la latina. Ĉar, principe, ĉiu litero havas nur unu sonon. Kaj estas ĉiam prononcita same. Ne gravas kie tiu litero situas. Do , tio similas al Esperanto : unu litero, unu sono... Bone. Preskaŭ. Ĉar en Esperanto ne estas esceptoj en la legado. En la latina kelkfoje estas detaloj, kiel la "mallongaj vokaloj". kiuj povas iomete krei problemetojn. Sed, vere, ne estas gravaj problemoj. Do, ni nun povas legi ĉion en la latina.
Nun ni praktiku iomete :
- "Stellae viam nautis monstrant" / s'telae viam 'nautis 'monstrant/
(La steloj montras la vojon al la maristoj )
- "Agricolae terram laborant" /a'gricolae 'terram la'borant/
( La kamparanoj la grundon laboras )
Estas kelkajn diftongojn -> Estas kelkaj diftongoj (inversa subjekto)
ResponderEliminarVi tute pravas. Mi eraris. Kaj mi korektos. Dankegon pro via helpo
ResponderEliminarMi tre amas lerni la latinan. Dankon.
ResponderEliminar