TRIA LECIONO
LA VERBO "SUM" KAJ ALIAJ AFEROJ
Kutime la verboj estas nomitaj uzante la infinitivo ( "Ser" en la hispana, "To be" en la angla, "sein" en la germana, ktp). Sed en la latina oni nomas la verbojn uzante la unuan personon de la singularo de la as-tempo. Do, la verbo "esti" estas nomita en la latina kiel la verbo "sum". Ni vidu tiun gravan verbon.
Ego SUM = Mi estas
Tu ES = Vi estas
Ille EST = Li estas
Nos SUMUS = Ni estas
Vos ESTIS = Vi estas ( plurale )
Illi SUNT = Ili estas
Kutime oni ne uzas la pronomojn. Ĉar la finaĵoj montras klare kiu estas la subjekto.
Krome, oni povas diri "li", "ŝi", "ĝi" aŭ "ili" diversamaniere krome "ille"( singulare ) kaj "illi"(plurale). Ni vidos tion. Sed nuntempe ni uzos nur tiuj du vortoj.
Ni vidu kelkajn frazojn : ( la ordo de la vortoj en la frazo estas ŝanglebla. Tamen , kutime la verbo situas fine de la frazo ).
(Ego) SUM NAUTA = Mi estas maristo.
(Tu) ES AMICUS MEUS = Vi estas mia amiko.
(Ille)HOMO DOCTUS EST = Li estas klera homo.
(Nos) BONAE AGRICOLAE SUMUS = Ni estas bonaj kamparanoj.
(Vos) POETAE ESTIS = Vi estas poetoj.
(Illi)LAETI SUNT = Ili kontentaj estas.
Ni nun vidu frazoj uzante aliajn subjektojn :
PUELLAE PULCHRAE SUNT / 'puelae 'pulkrae sunt/ = La knabinoj estas belaj
MAGNA PARS TERRAE AQUA EST = granda parto de la Tero estas akvo
INSULA PARVA EST = La insulo estas malgranda
Kaj nun ni vidu kelkaj kutimanj frazojn en la latina ( ne uzante la verbo "sum")
- AVE, AMICE, QUOMODO VALES? /'ave a'mike 'kuomodo 'vales/= Salutom amiko, kiel vi fartas?
- EGO VALEO. GRATIAS TIBI AGO. ET TU? = Mi fartas bone, dankon ( al vi). Kaj vi?
- NOMEN EST MIHI ANTONIUS = Mia nomo estas Antonio
- QUOD NOMEN EST TIBI? = Kiu estas via nomo?
- VALE ( aŭ VALETE se plurale)= Gis, adiaŭ ( VALE , vere signifas "fartu bone",sed estas uzata ankaŭ por adiaŭi kaj por aliaj celoj).
-BENE, HODIE HOC SATIS EST = Bone hodiaŭe tio sufiĉas.
No hay comentarios:
Publicar un comentario