Romana balnea

Romana balnea

domingo, 13 de diciembre de 2015

KVINA LECIONO
LA VERBAJ KONJUGACIOJ
 En la kvara leciono ni vidis ke la substantivoj kaj la adjektivoj estas "deklinaciitaj". Nun ni vidos ke la verboj devas esti "konjugaciitaj". En Esperanto oni povas lerni konjugacii ĉiujn verbojn en apenaŭ 2 minutoj. En la latina oni neniam lernos regi la tutan konjugacion de la verboj. Sed mi eksplikos al vi almenaŭ iom pri la latinaj verboj.
Principe, estas 4 diversaj sistemoj por konjugacii la latinajn verbojn . Ĉiu verbo apartenas al unu el tiuj 4 "sistemoj".
Sed  oni devas diri ke, krome, estas la "neregulaj verboj" kiuj, fakte , estas konjugaciitaj propramaniere. Ekzemple, ni jam vidis la verbo "SUM"( esti) kiu apartenas al neniu el la 4 regulajn konjugaciojn.
Ni vidu tiun bildon, kiu montras iomete tion kion mi ĵus eksplikis.
Nu, ni vidu hodiaŭ la unua konjugacion. En la bildo aperas kiel ekzemplo la verbo "NARRO" (rakonti). Tiel kiel mi diris ke la substantivoj kaj la adjektivoj devas ĉiam esti nomita uzante la nominativan kaj la genitivan finaĵojn, ankaŭ en la verboj estas necesa formo por nomi ilin .
 Tiel, la verbo "NARRO" povas esti nomita dumaniere:
1. Dirante "NARRO", t.e. uzante la unuan personon de la singularo de la as-tempo. Tio estas, oni ne diras la verbo "NARRARE" ( rakonti) sed la verbo "NARRO" ( mi rakontas ). Bone, tio estas ĝusta kaj sufiĉas. Sed oni povas ankaŭ diri tiel :

2. Dirante "NARRO-AS-ARE-AVI-ATUM", kiu estas mallongigo anstataŭ la jeno : NARRO, NARRAS, NARRARE, NARRAVI, NARRATUM.
Ni vidu ĉiu el tiuj vortoj:
- NARRO : mi rakontas
- NARRAS : vi rakontas
- NARRARE: rakonti ( = infinitivo)
- NARRAVI : mi rakontis (t.e. is-tempo )
- NARRATUM: +- rakontita (kvamkam  tio dependas.En la latina oni nomas tiun vorton kiel "SUPINUM". Ni vidos tion estonte).
Post tiu ekspliko, ni vidu kiel konjugacii la as-tempon de unu verbo de la unua konjugacio.
Ekzemple, la verbo "AMO" (ami), kiu , kiel mi diris , povas esti ankaŭ nomita tiel :
AMO, AMAS , AMARE, AMAVI, AMATUM  aŭ mallongige, AMO-AS-ARE-AVI-ATUM:
AMO    =  mi amas
AMAS   = vi amas
AMAT   = li, ŝi, ĝi amas
AMAMUS = ni amas
AMATIS = vi amas ( plurale)
AMANT  = ili amas
Kaj jen la is-tempo uzata por "nefinita agado"
AMABAM  = mi amis
AMABAS  = vi amis
AMABAT  = li, ŝi, ĝi amis
AMABAMUS= ni amis
AMABATIS= vi amis ( plurale)
AMABANT = ili amis
Se la agado jam finis, tiam oni uzas alian formon de is-tempo. Tiam oni utiligas la kvaran vorton el la formulo de la verbo .Tial jenas tiel:
AMAVI    = mi amis aŭ mi estas aminta. Eĉ ankaŭ mi estis aminta
AMAVISTI = vi amis aŭ vi estas aminta. Eĉ ankaŭ...(same)
AMAVIT   = li amis aŭ.........(same)
AMAVIMUS = ni amis aŭ..........
AMAVISTIS= vi amis aŭ..........
AMAVERUNT= ili amis aŭ.......
Bone, kaj nun jen kelkaj frazoj : Mi certas ke vi preskaŭ scipovas traduki ilin .Ĝis la venonta.
- HOMO AMAS VITAM = la homo amas la vivon
- VIR AMABAS REGINAM = la viro amis la reĝinon
- PUELLA NARRAS FABULAM = la knabino rakontas fablon
- FEMINA AMAVIT FILIAS SUAS = la virino amis (estas aminta) siajn filinojn

No hay comentarios:

Publicar un comentario