Romana balnea

Romana balnea

sábado, 12 de diciembre de 2015

ANTAŬPAROLO


Saluton karaj geamikoj. Mi decidis krei blogon por instrui la latinan lingvon. Ekzistas multajn metodojn en multajn lingvojn por instrui Esperanton. Kaj ankaŭ ekzistas multajn metodojn por instrui aliajn lingvojn uzante Esperanton . Sed tre malmultaj uzante la latinan...kaj por lerni aŭ kaj por instrui...pere de Esperanto. Almenaŭ mi kredas tiel.



La ideo estas precipe adresita al la esperantistoj kiuj naskiĝis  kaj loĝas en aziajn kaj orientajn landojn, ĉar tie la latina estis tre  malofte instruita.



Mi tre ŝatas E-on. Kompreneble. Sed mi ankaŭ ŝatas la latinan. Mi pensis pri tiu tasko antaŭ multe da tempo. Finfine mi decidis fari tion.



Se vi neniam lernis la latinan kaj vi estas esperantisto, kial ne lerni almenaŭ iomete tiun klasikan lingvon. Ĉu vi sentas scivolon? Vi vidos ke Zamenhof tre multe uzis ĝin por krei Esperanton.

Unue mi volus rimarkigi kelkajn aferojn :


1. La latina gramatiko estas TRE malfacila. Mi intencos nur ekspliki la plej gravajn kaj bazajn elementojn. Kaj mi provos faciligi siajn malfacilaĵojn.

2. Male kaj feliĉe, la latina fonetiko estas facilega. Preskaŭ kiel la esperanta.
3. La vortaro estas facile akirebla de esperantistoj. Ĉar pli ol la duono de la vortoj en Esperanto devenas iumaniere aŭ alimaniere el la latina. Kelkfoje, eĉ, tute senpere.


Do, resumante : Mi uzos tre bazan Esperanton por instruí tre bazan latinan. Ĉu vi scivolas kaj emas?

1 comentario:

  1. Tio estas bonega iniciato! Mi bedaŭras ke mankas similaj blogoj pri aliaj lingvoj, ekzemple la sgoa, kiujn mi deziras lerni! Sed mi ja intencas legi viajn lecionojn, ĉar jam pasis pli ol 40 jaroj depost la epoko de mian duonjara latinlernado! (Kaj mi ne multe uzis ĝin intertempe.) Tibi gratiam ago!

    ResponderEliminar