KVARA LECIONO
LA UNUA DEKLINACIO
Hodiaŭ ni vidos kio estas la deklinacio kaj por kio ĝi utilas. La germana, la rusa, la pola kaj aliaj modernaj lingvoj ankoraŭ uzas la deklinacion. Sed la angla , la franca aŭ la hispana ne ( escepte de la pronomojn).
Pere de la deklinacio la vortoj montras kiu estas la rolo aŭ la tasko kiu tiu vorto havas en la frazo : ĉu subjekto, ĉu rekta objekto, ĉu adjekto, ktp.
En Esperanto ankaŭ estas deklinacio. Sed tre simpla . Nur du "kazoj" : nominativo kaj akuzativo. La aliaj funkcioj estas montritaj pere de prepozicioj. La latina ankaŭ utiligas prepoziciojn. Sed la deklinacio estas la unua ilo de sia - malfacila- gramatiko.
Ĉiu latina substantivo aŭ adjektivo apartenas al unu el la kvin deklinacioj. Ni komencos studante la unuan deklinacion.
La unua deklinacio enhavas precipe inan genrajn vortojn : filia (filino); regina (regino), rosa (rozo), dea (diino), ktp. Ankaŭ ĝi enhavas vortojn kiuj, fakte, ne havas genron, sed kiuj estas konsideritaj de la latina lingvo kiel "inaj". Ekzemple: fenestra (fenestro), porta (pordo), tabula (tabulo), ktp.
Sed tiu unua deklinacio ankaŭ inkuzivas kelkajn substantivojn kiuj vere montras virgenrajn ideojn: pirata (pirato), agricola (kamparano), poeta, (poeto), ktp. Malfacile, ĉu ne? Tamen, la precipa ideo estas ke, principe, tiu unua deklinacio enhavas "inajn genrajn" vortojn (o- vortoj kaj a-vortoj).
Ni vidu ekzemplon. Tradicie preskaŭ ĉiuj metodoj uzas la vorton "rosa" (rozo) kiel ekzemplo . Ni faros same. Do, ni havus tiel :
Kazoj Singulare Plurale
Nominativo : ROSA ROSAE
Vokativo : ROSA ROSAE La radiko estas "ROS" - La finaĵoj ŝanĝas laŭ la kazo
Akuzativo : ROSAM ROSAS
Genitivo : ROSAE ROSARUM ROS - A
Dativo : ROSAE ROSIS ROS - AM
Ablativo : ROSA ROSIS ROS - AE
ktp
Rimarkindaĵo : Ĉiuj vortoj (substantivoj kaj adjektivoj) devas ĉiam esti nomitaj uzante la nominativan formon kaj la finaĵon de la genitivo. Tiamaniere ili aperas en ĉiuj libroj aŭ vortaroj. Do, oni devas diri ĉiam : ROSA-AE, FENESTRA-AE, FILIA-AE, AMICA-AE, ktp. Tiel oni montras ke tiuj vortoj apartenas al la unua deklinacio.
En Esperanto estas 2 kazoj; en la Germana estas 4 kazoj. En la latina estas 6 kazoj. Ni vidu por kio ili utilas.
Nominativo: Aperigas la subjekton : FILIA BONA EST = La filino estas bona
FILIAE BONAE SUNT = La filinoj estas bonaj
Vokativo : estas uzata por "voki" iun : FILIA !, VENI HIC ! = filino!, venu ĉi tie!
FILIAE BONAE SUNT = La filinoj estas bonaj
Vokativo : estas uzata por "voki" iun : FILIA !, VENI HIC ! = filino!, venu ĉi tie!
Akuzativo: montras la rektan objekton. ( kaj, kiel en Esperanto, ni vidu ke ĝi ankaŭ montras la "movon al direkto".
VIDEO FENESTRAM = Mi vidas la fenestron
IN ITALIAM VOLO IRE = Mi volas iri al Italio
Genitivo :indikas posedon: HAEC PUELLA AMICA REGINAE EST = Tiu ĉi knabino estas amikino de la reĝino
Dativo : indikas la "nerektan objeton": POETA ROSAS PUELLIS DAT = La poeto donas rozojn al la knabinoj.
Ablativo: indikas la adjektojn (pri deveno, loko, situo, maniero, akompano, ktp)
.
CUM PUELLIS LOQUOR = Mi parolas kun la knabinoj
MEA AMICA A ROMA VENIT = Mia amikino venas el Romio
URBS CAPTA A PIRATIS = urbo konkerita fare de piratoj.
CUM PUELLIS LOQUOR = Mi parolas kun la knabinoj
MEA AMICA A ROMA VENIT = Mia amikino venas el Romio
URBS CAPTA A PIRATIS = urbo konkerita fare de piratoj.
Fine, ni vidu kelkajn frazojn por praktikadi (kun prononco). Provu trovi la kazojn de la vortoj
( Krome, kiel vi povas vidi, en la latina NE EKZISTAS ARTIKOLOJ ).
HISTORIA MAGISTRA VITAE EST /is'toria ma'gistra 'vitae est/ = La historio estas instruistino de la vivo.
AGRICOLAE PATRIAM AMANT / a'grikolae 'patriam 'amant/ = La kamparanoj sian hejmlandon amas
STELLAE VIAM NAUTIS MONSTRANT / s'telae 'viam 'nautis 'monstrant/ = La steloj montras la vojon al la maristoj
PUELLAE IN VILLA SUNT / 'puelae in 'vila sunt/ = La knabinoj estas en la vilao.
FEMINA EPISTULAM PUELLIS MITTIT /'fémina e'pistulam 'puelis 'mitit/ = La virino sendas leteron al la knabinoj.
AGRICOLAE PATRIAM AMANT / a'grikolae 'patriam 'amant/ = La kamparanoj sian hejmlandon amas
STELLAE VIAM NAUTIS MONSTRANT / s'telae 'viam 'nautis 'monstrant/ = La steloj montras la vojon al la maristoj
PUELLAE IN VILLA SUNT / 'puelae in 'vila sunt/ = La knabinoj estas en la vilao.
FEMINA EPISTULAM PUELLIS MITTIT /'fémina e'pistulam 'puelis 'mitit/ = La virino sendas leteron al la knabinoj.
Resumante, jen kelkaj el la vortoj de la unua deklinacio kiuj ni lernis hodiaŭ, ĝuste prezentitaj :
FILIA-AE = filino
HISTORIA-AE = historio
REGINA-AE = reĝino
PUELLA-AE = knabino
POETA-AE = poeto
AGRICOLA-AE = kamparano
FENESTRA-AE = fenestro
EPISTULA-AE = letero
NAUTA-AE = maristo
Memoru ke dirante "FILIA-AE" oni montras ke tiu vorto apartenas al la unua deklinacio, ĉar la finaĵo "AE" de la genitiva kazo (singulare) nur povas aparteni al la unua deklinacio. Ĉiu el la kvin deklinacioj havas sian propran finaĵon.
No hay comentarios:
Publicar un comentario